Markedets billigste bøger
Levering: 1 - 2 hverdage

Bøger af Aleksandro Grin

Filter
Filter
Sorter efterSorter Populære
  • af Aleksandro Grin
    243,95 kr.

    Aleksandro Grin (vera nomo Aleksandr Stepanoviĉ Grinevskij) (1880-1932) -- klasika rusa verkisto, romantika realisto. En la juneco li vagadis dum ses jaroj, laboradis kiel matroso, ŝarĝisto, orlavisto, terfosisto, aktoro de vaganta cirko k.t.p. En 1902 pro ekstrema mizero li iĝis volontula soldato, proksimiĝis al socialistoj-revoluciuloj, dizertis kaj okupiĝis pri konspira revolucia laboro. En 1903-1910 li plurfoje estis arestita kaj ekzilita, kelkfoje fuĝis, loĝis kun falsaj pasportoj. Grin komencis verki en 1906, post tiam li forlasis la revolucian agadon kaj okupiĝis pri verkado. En 1912-1917 Grin publikigis ĉirkaŭ 350 mallongajn rakontojn. Post 1923 li verkis ankaŭ kvin romanojn. Romantika, fantasta verkisto, bonega pejzaĝisto kaj subtila psikologo, Grin scipovis vastigi la kadrojn de la ordinara vivo kaj montri ĝian poeziecon, trovi en la tragika realeco revon pri homa feliĉo. La noblaj herooj de Grin loĝas en elpensitaj urboj: Liss, Zurbagano, Gel-Gju. Liaj idealaj imagoj de amo, belo kaj homeco estas plenaj de alta humanisma senco.

  • af Aleksandro Grin
    243,95 kr.

    Aleksandro Grin (vera nomo Aleksandr Stepanoviĉ Grinevskij) (1880-1932), klasika rusa verkisto, romantika realisto, okupas en la rusa kaj en la monda literaturo tute specialan kokon. Li havis nek antaŭulojn nek rektajn sekvantojn. Eĉ la ĝenro de liaj verkoj estas malfacile determinebla. Iam oni difinis ĝin kiel fantaston, sed li mem protestis kontraŭ tio, dirante, ke «La mondo brilanta» estas ne fantasta romano, sed simbola. Grin estas defendanto de humanismaj moralaj idealoj. La romantiko de Grin venas el dezirego vidi la mondon pli alta, pli perfekta, kaj tial la animo de la verkisto tiom dolore reagas al ĉio morma, malhumana.

Gør som tusindvis af andre bogelskere

Tilmeld dig nyhedsbrevet og få gode tilbud og inspiration til din næste læsning.