Markedets billigste bøger
Levering: 1 - 2 hverdage

Bøger af Jany Quinones Valdes

Filter
Filter
Sorter efterSorter Populære
  • af Jany Quinones Valdes
    123,95 kr.

    Jany Quiñones Valdés [hani kinjones valdés] (Havano, 1990) estas muzikisto-instru­istino pri klasika gitaro kaj pri muzikensemblo (meza nivelo, 2009) kaj licenciulino pri muziko (2015). Ekde la komenco de ŝia profesia vivo ŝi gitar- kaj tres-ludis en pluraj rekonataj muzik­grupoj de la lando. Nuntempe ŝi apartenas al la fama ensemblo Conjunto Arsenio Rodríguez, kie ŝi, post multaj jaroj de la forpa­so de Arsenio Rodríguez, la fondinto de la grupo, transprenis ties rolon de tres-ludanto. Menciindas ankaŭ, ke ŝi estas la unua virino, kiu ludas tiun instrumenton en la grupo ekde ĝia apero en 1940.Ŝi estas aktiva membro de la Kuba Esperanto-Asocio (KEA) kaj membras en la Monda Asembleo Socia (MAS). Jany Quiñones partoprenis en pluraj naciaj kaj internaciaj eventoj en Esperan­tujo. Tie ŝi prelegis kaj koncertis per tradukitaj kaj originalaj verkoj en Esperanto, de diversaj komponistoj kaj de ŝi mem.

Gør som tusindvis af andre bogelskere

Tilmeld dig nyhedsbrevet og få gode tilbud og inspiration til din næste læsning.