Gør som tusindvis af andre bogelskere
Tilmeld dig nyhedsbrevet og få gode tilbud og inspiration til din næste læsning.
Ved tilmelding accepterer du vores persondatapolitik.Du kan altid afmelde dig igen.
La transira programo estas revolucia politika programo, estiĝinta el la trockisma medio, unuafoje formulita en la fondotempo de la 4-a Internacio de Leo Trocko, per kiu per revoluciaj solvoproponoj por aktualaj klasbataloj de la laborista klaso la kampo por batalo por socialisma socio estu malfermita. La konkretaj postuloj de Trocko de 1938 entenas ekzemple aŭtomatan adaptadon de la salajroj al la inflacio, la rajton je laboro kaj la batalon kontraŭ senlaboreco, pro tio la distribuadon de la disponebla laboro inter ĉiuj ekzis-tantaj laborfortoj, - kaj sur tiu ĉi bazo determiniĝas la longo de la laborsemajno - ĉe senŝanĝa mezuma semajna salajro. Krome li formulas tezojn pri la rolo de la sindikatoj, li postulas la nuligon de la "komerca sekreto" kaj "laboristan kontroladon" de la industrio. Krome formuliĝas la slogano de senkompensa senproprietigo de la plej grandaj feŭdecaj kapitalistoj, de la militindustrio, de la fervojo kaj de la krud-materialaj fontoj. Same estas postulata la senproprietigo de la privataj bankoj kaj ŝtatigo de la kreditsistemo kaj la formado de strikpostenoj, de defendtaĉmentoj kaj fine la armado de la proletaro, alianco inter laboristoj kaj kampuloj, la batalo kontraŭ imperiismo kaj milito, ktp.
La dokumento, kiun la maldekstra opozicio prezentis en 1927 al la 15-a kogreso de la KPSU(b) kiel alternativon al la stalinismo. Kromaj tekstoj, de Leo Trocko kaj de aliaj, pri la reala situacio en la USSR en la jaro 1927.
Tiuj ĉi tekstoj de Trocko inter 1931 (kiam li prave konkludis, ke venko de Hitlero - kiu efektive okazis apenaŭ du jarojn poste - signifus militon kontraŭ la USSR, sed malprave ankoraŭ supozis, ke la germanaj komunistoj batalus kontraŭ Hitlero kaze de lia enpotenciĝo) tra 1934 (kiam li klarigas la neceson krei 4-an Internacion) ĝis tiu de 1936, en kiu li analizas la mensogan reagon de Stalino al la Kirov-murdo, kiun la Kremlo-ĉefo uzis por terorisme dronigi la propran partion en obean silenton) montras lian eksterordinaran analizkapablon, sed ankaŭ, lian iluzion en la unua teksto.
Du tekstoj, kiuj malsame karakterizas la reĝimon de la USSR sub Stalino. La unua de Lanti, la iniciatinto de la Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), el anarĥiisma vidpunkto; la dua de Leo Trocko, el marksisma vidpunkto.
Trocko, iom antau ol Rozo Luksemburgo, analizas la returnigon de la socialdemokratoj favore al la mondmilito, kun la escepto de la rusaj kaj la serbaj socialistoj.
Tiu ĉi broŝuro entenas la tekstojn de Leo Trocko: Ilia moralo kaj la nia (kun la subtitoloj "Moralaj elŝviigoj", "Marksisma senmoraleco kaj eternaj veroj", "«La celo pravigas la rimedojn»", "Jezuitismo kaj utilismo", "«Moralpreskriboj devigaj por ĉiuj»", "La krizo de la Demokrata Moralo", "La «komuna saĝo»", "La moralistoj de la G.P.U.", "La aranĝo de la politikaj ŝakfiguroj", "La stalinismo - produkto de la malnova socio", La revolucio kaj la institucio ostaĝo", "«Kafra moralo»", "La «malmorala» Lenino", "Instruriĉa epizodo", "La dialektika interrilato inter celo kaj rimedo"), "Por Grynspan. Kontraŭ faŝistaj pogromklikoj kaj stalinistaj friponoj" (kun la subtitoloj "La stalinista kampanjo; Trovu alian vojon!");Pri la teroroLa usona pacismoArto kaj revoluccio.
Tilmeld dig nyhedsbrevet og få gode tilbud og inspiration til din næste læsning.
Ved tilmelding accepterer du vores persondatapolitik.